Se vi legas tion, preskaŭ certe jes. :) Do, se vi aĝas inter 18-35 kaj vi
ŝatus vian ideon realigi, proponu projekton al Unesko ĝis la 10a de
aŭgusto 2013 helpe de TEJO. Pliaj detaloj troviĝas ĉe (angle):http://en.unesco.org/feedback/8-youth-forum-call-proposals
aŭ (france): http://fr.unesco.org/feedback/appel-projets-8ème-forum-jeunes-lunesco.
Se vi havas demandojn, proponojn, ideojn, kontaktu (ker ĉe tejo.org).
Proponante vian ideon vi ne nur ekhavos la ŝancon ricevi subtenon por via
projekto, sed ankaŭ multe helpos al la plividebligo de Esperanto kaj la
Esperanta-movado. Skribu, proponu kaj agu nun por nia komuna celo!